Perioda Tabelo de la Kemiaj Elementoj en Esperanto

d-ro Orlando E. Raola

Kemia kaj Fizika Fako, Santa Rosa Junior College Santa Rosa, Kalif., Usono

30–a de julio, 2018


Resumo

La internacia normigo de la nomoj de la kemiaj elementoj okazas laŭ diversaj vojoj, kun- orgdigita de la Internacia Unuiĝo pri Pura kaj Aplika Kemio (IUPAK). Precipe ĝi koncernas la kemiajn profesiajn asociojn de grupoj da landoj kun komuna lingvo. Ĉar mankas tiaspeca asocio en la esperantlingva komunumo, la nomo de la kemiaj elementoj restas ĝis nun en relativa ĥaoso. Tiu ĉi publikigaĵo estas la plej nova klopodo celanta la starigon de norma nomado de kemiaj elementoj en la Internacia Lingvo Esperanto.


  1. Enkonduke

    La nomoj de la kemiaj elementoj apartenas parte al la ĉiutaga lingvo, aparte pri elementoj konataj de la homaro ekde la pratempo, kaj parte al la faka lingvo de kemio, ĉar ekzistas elementoj, kies nomojn neniam nefakulo havos la ŝancon trafi aŭ prononci. Tiu ĉi situacio estas komuna al ĉiuj lingvoj de la mondo, kaj ne aparte al Esperanto.

    Mia intereso pri tiu ĉi problemo komenciĝis kiam foliumante la plej kompletan kolekton de nomoj de la kemiaj elementoj kiun mi sukcesis trovi [2], rimarkis ke la aŭtoro, fakte nefakulo pri kemio, uzas la saman nomon por elementoj 5 (B) kaj elemento 107 (Bh).

    En tiu ĉi artikolo mi ne klopodos rerakonti la historion de la nomado de kemiaj elementoj en Esperanto, ĉar ekzistas diversaj fontoj kiuj redonas multajn erojn de tiu sagao, kaj mi resendas la interesitojn al tiuj fontoj.

    Pli konkrete, mi priskribos la nunan tutmondan situacion, kaj tuj plitraktos la esperantigon de la plej nova tabelo.


  2. IUPAK kaj la lingvoj de la mondo

    Pro tio ke kemio estas fundamenta scienco, esprimata en ĉiuj kulturaj lingvoj de la mondo, jam frue en la evoluo de la moderna scienca komunumo la partoprenantoj sentis la urĝan bezonon havi kunordigan normigan instancon kiu ebligu (faciligu) la internacian komunikadon pri kemiaj aferoj. Post pluraj aliaj klopodoj, fine naskiĝis la Internacia Unuiĝo pri Pura kaj Aplika Kemio en 1919. La membroj de IUPAK estas landaj kemiaj organizaĵoj, naciaj sciencaj akademioj, k. s.

    Inter la multaj taskoj plenumitaj de IUPAK helpe al la internacia scienca komunumo, troviĝas la decidoj kaj normigo de la nomoj de kemiaj elementoj, Temas pri sufiĉe teknika kaj komplika aro da proceduroj kaj diskutoj, rezulte de kiuj IUPAK publikigas la oficialan "IUPAK Tabelo de la Kemiaj Elementoj".

    Kiam IUPAK estis fondita kaj ĝis la jaro 2001, la oficialaj lingvoj de la Unuiĝo estis la angla kaj la franca, kaj ĉiuj dokumentoj estis produktitaj ambaŭlingve. La kunsido de IUPAK en Brisbane, Aŭstralio en 2001 ŝanĝis tiun situacion kaj ekde tiam la angla estas la unusola oficiala lingvo de IUPAK. Tio signifas, i. a., ke la nomoj de la kemiaj elementoj estas oficialigitaj nur angle.

    La uzantoj de la ceteraj lingvoj de la mondo devas solvi la problemojn per si mem, kaj la apogo/subteno de IUPAK estas tre malgranda. Sed por eviti kompletan ĥaosiĝon “La publikigo de tradukoj en aliaj lingvoj havas la kroman kondiĉon, ke ili devas esti aprobitaj antaŭe de la koncernaj

    naciaj organizaĵoj aliĝintaj al IUPAK, kaj la permespeto devas esti sendita al la Sekretariejo de IUPAK”[1].

  3. Situacio por Esperanto

    En la ĉiutaga uzo de la lingvo, kelkaj esperantistoj (kemiaj fakuloj, fakuloj de aliaj fakoj kaj nefa- kuloj) bezonas uzi la nomojn de la kemiaj elementoj. Mi mem estas praktikanta universitat-nivela profesoro pri kemio, aktive uzas la lingvon por prelegi pri kemiaj temoj (ekzemple en la Interna- cia Kongresa Universitato, dum Universalaj Kongresoj) kaj ankaŭ tradukas kemiajn tekstojn al Esperanto, mi ja sentis fortan bezonon havi certecon pri la nomado de la kemiaj elementoj en Esperanto.

    Mi aliris la Sekretariejon de IUPAK, kaj ili klarigis al mi la regulon pri la landaj asocioj rilate naciajn lingvojn, sed kion fari pri Espreranto. Ne ekzistas aparta asocio de kemiistoj esperan- tlingvaj. Plej proksime estus Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE), sed ĝi estas relative malforta kaj inkluzivas ĉiaspecajn sciencistojn, en nur kemiistojn. Post elektiĝo al la Akademio de Esperanto kaj al la estrado de ĝia Faka Lingva Sekcio, mi klopodis enplekti la Akademion en la tasko, sed estis prave atentigita, ke la ĉefa rolo de la Akademio estas observi la lingvan evoluon kaj konsili pri la plej bonaj vojoj surbaze de la Fundamento de Esperanto, ne aparte preskribi la lingvouzon.

    Akceptinte tiun ĉi realan situacion, mi alvenas al la decido produkti la apudmetitan verison de la plej lasta perioda tabelo de la kemiaj elementoj, aparte ĉar ĝi enhavas la novajn elementojn nomitajn en 2016.

    Mi invitas kemiistojn kaj nekemiistojn uzi la tabelon kaj uzi la nomojn de la kemiaj elementoj laŭ tiu ĉi versio de la tabelo. Se la uzontoj agnoskas la uzon de tiu ĉi formo de la tabelo, tio estos granda helpo kaj donos al ĝi pli da prestiĝo. Se iu aparta lingvouzanto decidas igonori la nunan tabelon kaj uzi aliajn nomojn por la elementoj, tio estas tute ebla, sed la mencio ke vi intence ignoras tiun ĉi dokumenton estos ankaŭ ege helpa.


  4. Konklude: Kial nun?

    Fine mi volas agnoski, ke la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj deklaris la jaron 2019 la Internacia Jaro de la Perioda Tabelo de la Kemiaj Elementoj, omaĝe al la cent kvindek jara datreveno de la originala publikigo fare de la rusa eminentulo Dimitri Ivanoviĉ Mendeleiev (1834– 1907). Indas kaj endas omaĝi lin ankaŭ per aperigo de la tabelo en lingvo kreita de lia samtempulo kaj samlingvulo Ludoviko Lazaro Zamenhof.


  5. La Tabelo

Citaĵoj

  1. https://www.iupac.org/publications/pac/publication_policy.html

  2. http://www.vanderkrogt.net/elements/index.php?language=eo

  3. http://www.eventoj.hu/steb/kemio/doug-portmann/nomoj-de-kemiaj-elementoj.htm

  4. Persona komuniko


1 18

1

H

hidrogeno

[1.0078; 1.0082 ]


2


IUPAK Perioda Tabelo de la Elementoj

Ŝlosilo: 13 14


15


16


17

2

He

heliumo

4.0026

3

4


3

atoma numero

Simbolo

nomo

atoma maso


4


5


6


7


8


9


10


11


12

5

6

7

8

9

10

Ne

neono

20.180

Li

Be

B

C

N

O

F

litio

berilio

boro

karbono

nitrogeno

oksigeno

fluoro

[6.938; 6.997]

9.0122

[10.806; 10.821]

[12.009; 12.012]

[14.006; 14.008]

[15.999; 16.000]

18.998

11

12

13

14

15

16

17

18

Ar

argono

39.948

Na

Mg

Al

Si

P

S

Cl

natrio

magnezio

aluminio

silicio

fosforo

sulfuro

kloro

22.990

[24.304; 24.307]

26.982

[28.084; 28.086]

30.974

[32.059; 32.076]

[35.446; 35.457]

19

20

21

Sc

skandio

44.956

22

23

24

25

26

27

Co

kobalto

58.933

28

29

30

31

32

33

34

35

36

K

Ca

Ti

V

Cr

Mn

Fe

Ni

Cu

Zn

Ga

Ge

As

Se

Br

Kr

kalio

kalcio

titano

vanado

kromo

mangano

fero

nikelo

kupro

zinko

galio

germanio

arseno

seleno

bromo

kriptono

39.098

40.078(4)

47.867

50.942

51.996

54.938

55.845(2)

58.693

63.546(3)

65.38(2)

69.723

72.630(8)

74.922

78.971(8)

[79.901; 79.907]

83.798(2)

37

38

39

40

Zr

zirkonio

91.224(2)

41

42

43

44

45

46

47

Ag

arĝento

107.87

48

Cd

kadmio

112.41

49

50

51

52

53

54

Rb

Sr

Y

Nb

Mo

Tc

Ru

Rh

Pd

In

Sn

Sb

Te

I

Xe

rubidio

stroncio

itrio

niobo

molibdeno

teknecio

rutenio

rodio

paladio

indio

stano

antimono

teluro

jodo

ksenono

85.468

87.62

88.906

92.906

95.95


101.07(2)

102.91

106.42

114.82

118.71

121.76

127.60(3)

126.90

131.29

55

56

57-71

72

73

74

75

76

77

78

79

80

81

82

83

84

85

86

Rn

radono

Cs

cezio

Ba

bario

lantanidoj

Hf

hafnio

Ta

tantalo

W

volframo

Re

renio

Os

osmio

Ir

iridio

Pt

plateno

Au

oro

Hg

hidrargo

Tl

talio

Pb

plumbo

Bi

bismuto

Po

polonio

At

astato

132.91

137.33


178.49(2)

180.95

183.84

186.21

190.23(3)

192.22

195.08

196.97

200.59

[204.38; 204.39]

207.2

208.98



87

Fr

francio

88

Ra

radiumo

89-103

aktiniidoj

104

Rf

ruterfordio

105

Db

dubnio

106

Sg

seborgio

107

Bh

borio

108

Hs

hasio

109

Mt

mejtnerio

110

Ds

darmŝtadtio

111

Rg

rentgenio

112

Cn

kopernicio

113

Nh

nihonio

114

Fl

flerovio

115

Mc

moskovio

116

Lv

livermorio

117

Ts

tenesio

118

Og

oganesono




57

58

59

60

61

62

Sm

samario

150.36(2)

63

64

Gd

gadolinio

157.25(3)

65

Tb

terbio

158.93

66

67

68

69

70

71

Lu

lutecio

174.97


La

Ce

Pr

Nd

Pm

Eu

Dy

Ho

Er

Tm

Yb

lantano

cerio

prazeodimo

neodimo

prometio

eŭropio

disprozio

holmio

erbio

tulio

iterbio

138.91

140.12

140.91

144.24


151.96

162.50

164.93

167.26

168.93

173.05


89

Ac

aktinio

90

Th

torio

232.04

91

Pa

protaktinio

231.04

92

U

uranio

238.03

93

Np

neptunio

94

Pu

plutonio

95

Am

americio

96

Cm

kuriumo

97

Bk

berkelio

98

Cf

kalifornio

99

Es

ejnŝtejnio

100

Fm

fermio

101

Md

mendelevio

102

No

nobelio

103

Lr

laŭrencio



image image

INTERNACIA UNUIĜO PRI PURA KAJ APLIKA KEMIO

Por notoj kaj ĝisdatigoj de tiu ĉi tablelo, vidu www.iupac.org. Dato de tiu ĉi versio 2016-11-28. Kopirajto © 2016 IUPAK, Internacia Unuiĝo pri Pura kaj Aplika Kemio.

image

La pretigon de tiu ĉi versio en Esperanto prizorgis Orlando E. Raola (Larkspur, Kalif., Usono).

Finredaktita 2018-07-27.